Kristana pacismo

Benitaj estu pacistoj (1917) de George Bellows

Kristana pacismoKristana pacifismo estas la teologia kaj etika pozicio kiu konsideras, ke ĉiu formo de perforto estas malkongrua kun la kristanismo. Kristanaj pacifistoj deklaras ke Jesuo mem estis pacifisto kiu instruis kaj praktikis pacifismon, kaj ke liaj anoj devas fari same.

Ekzistas diversaj famaj kristanaj pacifistoj, inkluzive de Martin Luther King, Lev Tolstoj,[1] kaj Ammon Hennacy. Hennacy kredis ke sekvado al kristanismo intencis esti pacifisto kaj, ĉar registaroj konstante minacas aŭ uzas forton por solvi konfliktojn, li intencis esti anarkiisto. Aliaj pacifistoj tamen, kiel ekzemple pac-eklezioj, Christian Peacemaker Teams kaj individuoj kiaj ekzemple John Howard Yoder igas neniun aserton esti anarkiistoj.

  1. Colm McKeogh, Tolstoy's Pacifism, Cambria Press, 2009, ISBN 1-60497-634-9.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search